Enkomputiligis Don HARLOW |
Dio, jen mi estas pelvo. Ĝia buŝo soifas, almozas. Ĉu Vi sanigos ĝian soifon? Ĉu sonante ĝi ektremos pro l' intensa flufadeno de Via favorkompato kaj --: pli bela ujo, ekbrilegos. Ĉu Via mano senatente pastuŝetos ĝian vangon tiel, ke ĝi -- ne trinkigita -- diskrevos? |