![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Flameto sur modesta meĉo kaŭras, trembrilas malsanete kaj maldaŭras. Ridinde ombro mia sin distiris, la kapo en la manojn ĵus foriris. Nun de l' horloĝ-vizaĝo la sekundoj defalas kiel larmoj al la vundoj. La tago mortis: tago senfiera ... Kaj morgaŭ estos ree tago senespera! |