Enkomputiligis Don HARLOW

Sapfaj odoj

dirataj sub la arĝenta luno

de Alfred SCHAUHUBER

en Dekdu poetoj, paĝoj 90-93


I.
Malhelblua nokto melankolias ...
Sonĝas konko de dezertega lago ...
Plena luno brile en ĝin nun fluas
    kvazaŭ larmego.

Lace delikata zefiro blovas
bonodoron preman de strangaj floroj
trans la vastaj akvoj. Enflirtas lunon
    nokt-papilio.

Mi ekkantas. Mia soleca kanto
sonas malĝojege kaj senespere,
flirtas for, velur-papilio, lunon
    lace ... solece ...
II.
Super la monteto arĝentas nokto.
Turmentitan alkrucigitan korpon
tre humile per arĝento konture
    ĝi nun ekpentras.

Trankvileco sonoras pi-ekstaze ...
El arĝentlun-pelvo defluas Dio
de monteto. Dolĉa, bona, pacama
    Dio verŝiĝas.

Konfuzita mi staras kaj naiva.
Longan tempon miras mi pri la brilo ...
Ebriigas nokto tia de paco,
    paco arĝenta.
III.
Dio benis vesperon, tre benema,
Jen mi kuŝas en malvarmetaj herboj.
Papilioj nigretaj ĉirkaŭ l' kapo
    svarmas ebrie.

Pendas super mi lampo en la krado
de arbeto sonĝanta pri sunbrilo,
birdotrilo. Arĝenta pendas lampo:
    luno matura.

Revas mi. Mi admiras vesper-morton ...
Brilan lampon pendigis Dio bona
en kvieta primorta revo mia:
    lunon maturan.
IV.
Dolĉa nokto arĝentas; oras vino.
Levu glason, edzino! Ĝia vango
rondan vangon de mia glaso tuŝu! --:
    Ambaŭ ekridu!

Vian nigran hararon luno pudras
nun per polvo arĝenta. Ŝajnas garni
maljunaĝo jam vian ĉarman kapon,
    kara edzino.

Mensogulo, vi luno, mensogulo!
Por ni oras ankoraŭ la juneco,
floras, oras, odoras kiel vino
    en la pokaloj.
V.
Ekgrandiĝas luno, la flamo pala.
Rivereto ŝprucajn fajrerojn ĵetas.
Jen, en bluflametaj kolĉikoj staras
    mia edzino.

Mi parolas gaje pri nia amo.
Nek ekardis ĝi kiel flama luno,
nek forcindros kiel kolĉika flamo:
    ĝi ja eternas.