Enkomputiligis Don HARLOW

Vespera soneto

de Alfred SCHAUHUBER

en Dekdu poetoj, p. 89


Vespero sangon ĵus de sia koro
en lagon verŝis. Mildas la silento ...
En arbustaĵo dormas dolĉa vento ...
Sindonas al migranto tia horo.

Pejzaĝo iĝas pia molsonoro,
ĉar preĝas en krepuska sentimento
la sonorilo ... Jen, la stratserpento
kaŝiĝas tute en arbar-angoro.

La solmigranto iras tra l' arbaro,
tra herbejverdaj tagoj, ŝipveturas
medite tra la furioza maro --:
denove uraganoj lin teruras.

Fenestro brilas nun --: patrin-okulo.
Lipsulkoj formas nomon de l' solulo.