Enkomputiligis
Don HARLOW
Facila amo
de E. Clark STILLMAN
en
Dekdu poetoj
, p. 99
Ĝoju pro tio,
kisu pro tio,
ĉion ja scias
ni solaj, kaj Dio.
Lasu singardon,
cedu singardon,
donu donacon
kaj pli ol rigardon.
Ridu tutkore,
ploru tutkore,
ĵuros ni amon
momente kaj hore.