Enkomputiligis Don HARLOW

Momenton eksilentu

de E. Clark STILLMAN

en Dekdu poetoj, paĝoj 99-100


Eksilentu en la domo --
kion eblas diri nun!
Sen portanto restis nomo --
mutu do por miri nun.

Jen ĉi tie sinjorino --
kial do paroli plu?
Ŝi kun senspiraĵa sino
ja na povas voli plu.

La branĉombroj tra l' fenestro
vane venas streki ŝin,
la matena birdorkestro
vane volas veki ŝin.

Ŝin ni portos al tombejo --
ŝi ne volus resti jam --
kaj la vivo post la veo
ree volas festi jam.