Enkomputiligis Don HARLOW

Diogenes

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, paĝoj 101-102


Dum pluva tag', en nokto laca,
En urba strat', sur kota kamp'
Mi vagas solserĉanto paca,
En mia mano tremas lamp'.
La lampo tremas, lum' balbutas,
Jen homon serĉas la solul',
Sed sen respondo. Ŝvito gutas,
La koron maĉas vana brul'.

La koron maĉas vanaj bruloj,
Hirudoj suĉas, rampas gnom',
Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj,
Nenie ja respondas hom'.
Kultur' cindriĝas en malamo,
La mondon minas verma bor'
Kaj sure ruĝas flua flamo
En nokta hor'. Kaj besta plor'.

En pluva mond', en nokto laca
Kun seka lang', en lasta ramp'
Mi homon vokas, homo paca.
Ventfajfo. Mortas nun la lamp'.
Malhelo, min rikano mokas,
Atakas gnom' kun sanga hund';
Mi hurlas beste kaj sufokas
Kaj eĥas min la vunda mond'.