Enkomputiligis Don HARLOW

La muzikant' kun muzikilo

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, paĝoj 106-107


I.
En la aero kanto naĝas
Majesta, festa sonomilo.
La ritmo tremas, sin pretigas
La muzikant' kun muzikilo.

La muzikant' per muzikilo
La kor' ekbrulas, lulas kante
Jen dolĉvelura ĝojario;
Ĝi sonas rave, reve, sankte.

La kant' sonoras reve, sankte ...
Sed eksilentas la sorĉtrilo;
Nur trumpetaĉ' en man'. Ektremas
la muzikant' kun muzikilo.

La muzikant' per muzikilo
Ekkanti volus mire, bele,
Ekplori, flori, flirti, morti
Kaj vaporiĝi surĉiele.

Forvaporiĝi surĉiele ...
Ho raŭka ilo, falsa trilo.
Jen, antaŭ vi, nur mute staras
La muzikant' kun muzikilo.