Enkomputiligis Don HARLOW

Senmia mi

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, p. 106


I.
Mi tenas min en mia mano,
Ekiras palpe, subservute,
La sanktan ŝarĝon mi ĉe l' pramo
Nebula donas al vi mute.

Returne! Nokt' min kovras tute,
De fore krias fat-imamo,
Mi paŝas sen mi, blinde, mute
-- Returne -- kun palpanta mano.