Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi timeme tiras min al ŝima muro, Sed estas alta, forta La spegulfiguro. Dum silentaj horoj, je vesperpurpuro Severe min rigardas La spegulfiguro. Super mi, altiĝas en juĝistveluro, Disputas, juĝas, punas La spegulfiguro. Trans la teron paŝas treme mia kruro, Teruras sur ĉiel' min La spegulfiguro. Ĉio plore ploras, vanis eĉ la kuro, Ne havas korkompaton, Preparas sabrobaton Mil jarojn atendas super mi, tremanta mi, La spegulfiguro. |