Enkomputiligis Don HARLOW

La tasko

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, paĝoj 103-105


I.
Severe sidis sur katedro
Mi, morna, dorna profesor'
Kaj staris antaŭ la Katedro
Junulo kun timema kor'.

Lernant' ruĝeta, milda, blonda,
Knabet' modesta -- sen kuraĝ'.
Sur mia frunt': konscio tondra
De l' forta hom', de l' plena aĝ'.

Potenco plena, hommajesto:
Ĉe mi la libro: nigra list':
Kalkulo-libro kaj atesto
Pri la potenc' de l' instruist'.

Sed for la revo, jen la knabo
Jen kreto granda kaj tabul',
Viktimo blonda, trema knabo
Atente staras la junul'.

Mi sidas, ridas: tem' terura
Al milda knab', al tima blond'
Jen - knab' - tabulo nigra, pura
Kaj interesa tem': la Mond'.

Ne timu knab' ĉi temon grandan
Do prenu kreton, jen tabul'
Nu, skribu mondon sur la grandan
Tabulon (aŭ al noktnebul'!)
II.
Unue kreis li ĉielon,
Aperis la ĉiela bril'
Kaj kreis li la nokton, helon,
Aperis alte steloj mil.

Kaj venis poste floro, besto
Finfine venis mem la hom',
Sufero sekvis, krima festo,
Stertoro kaj blasfemo-vom'.

Mizero venis, ĝemo fia
La sango venis kun milit',
(La mondon skribis nun la pia
Laktvanga, blonda instruit'.)

Malsat' ribelas, flam' odoras,
Diboĉas la tuberkuloz'.
Forvelkas belo; homo ploras,
Forvelkas lace juna roz'.

Kadavroj sekvas, griza koto
Sub kreto de la milda knab'.
(Ho savu, savu min narkoto!)
Freneze dancas murdo, rab'.

Kaos' sistema, moro fia,
Malica leĝo, stulta bru'.
Knabeto, halt'! Ordono mia:
Ne skribu, ne desegnu plu!

La taskon vi nun aĉe faris,
Vi eta, laca, klaĉa blond'
Kaj via kreto aĉe knaris,
Kaj via mondo: fia mond'.

Hej, viŝu, viŝu for rapide,
Ne restu signo, eĉ makul'!
Postulas viŝon mi avide,
Nur viŝu ĝis la noktnebul'.
III.
Pro viŝo ĉio neniiĝas,
Kaj ĉesas pri la mond' afiŝi,
La knabo viŝas (
Knabeto, haltu!
Ĉu volas vi eĉ min forviŝi?