Enkomputiligis Don HARLOW

Vivraporto

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, paĝoj 108-110


Jen antaŭ mi nun la Danubo,
Kaj blondas la matena ond',
Ne migras eĉ plej eta nubo
Sur varme blua horizont'.
Mi ekmeditas sur ferdeko
Pri l' propra sorto, monda peko,
Vortfluon naĝas plumo-ŝip',
Sed -- gaja birdo pepas: ĉip.
La ŝip' min portas al Vieno,
Medit' min portus al pasint',
Sed -- tie ridas verda pint'
Kaj flugas for la trista temo.
Ĉu tamen, malgraŭ multa plor`,
Ankoraŭ ridas suna or'?

Intencis kanti mi alie,
Sed kaptis min la vivplezur'.
Riproĉe kaj melankolie
Ne eblas kanti sub lazur'.
Pejzaĝoj mildaj preterflankas,
Anser-makuloj borde blankas.
Min portas ŝip' kun mola lul'
Trankvile. For la vundo-brul' ...
Sed halt'! Kun spita virdecido
Mi min devigas al promes':
Konfesi pri la viv'. Nu, jes:
Ne kiel grandbienulido,
Sed nur en tre modesta dom'
Naskiĝis mi, sen festa nom'.

Junaĝe mi ja panon havis,
Eĉ truajn ŝuojn sur pied',
Ludiloj fremdaj min tre ravis,
Mi sonĝis pri velociped',
Sed mia am' -- platona restis,
Kaj ankaŭ poste, dum mi estis
Lernanto de la gimnazi',
Mi ĝuis nur en fantazi'.
Nun sekvis zorgoj: kie prenu
Gepatroj monon por la fil'.
Sopiris ĉiuj ni kun mil
Esperoj, ke la Tago venu.
Ĝi venis: mi al patra dom'
Fiere iris kun diplom'.

Nun skize: Mondmilit' kaj fine,
La Paco. Mi: bankoficist'.
La bankoj "ŝparas". Mi: viktime
Paradas sur la "ŝpara list'",
Por vagi en la mondo kriza.
Kaj -- ruĝa strek' en vivo griza --
Nun sekvis sango el la pulm'.
Edzino. Par' sub sorta fulm',
Ne certe eĉ pri seka pano,
Laboron ne serĉante plu,
Ĉar ja domaĝe pri la ŝu',
Sen mono, sen esper', sen sano,
Sen ia ŝanc' de bona nov':
Etburĝo -- diras Nekrasov'.