Enkomputiligis Don HARLOW

Zamenhof

de Francisko SZILÁGYI

en Dekdu poetoj, paĝoj 107-108


La buŝoj brule kraĉis sangajn vortojn,
la mond' flamigis, veis vana plend'
kaj blinde serĉis vojon l' orfa homo,
en fulmobril' mi vagis sen defend'.
Ĉifonoj pendis de la korpoj homaj,
inundo bruis, tondris roko-rompo;
sed mi kredis, frato: flugis
al la ter' kolombo.

Rifuĝis plore flampurpuraj nuboj,
fantomamaso min minacis, -- plej
terure tomboj vomis ostomilon,
ekiris sorĉe, ŝvele la marĉej'.
Kredparkoj, sortoj dronis en la nokton,
Demon' draŝadis, falis tondra bombo,
sed mi vidis, frato: flugis
al la ter' kolombo.

Ho, vane hom' blasfemojn diras al mi,
ho, vane streĉas sin la sklava krim',
ho, vane tentas min ĉiel', tertremo,
bombardo, nubo ne teruras min.
Ho, vane mi kirliĝas en kaoso,
ne murdas mi, ne servas mi por tombo;
diru kun mi, frato: -- flugis
al la ter' kolombo!