Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭo

de Ludoviko TOTSCHE

Frohleiten, Stirio

en Dekdu poetoj, p. 126


Tagmez'. Somera ard'. Soleca benko
sur pin-arbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar'. Silento.
Langvore revas en la varm' la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ, disigaj vojoj, foroj.

Kaj nun, en lasta hor', l' unuan fojon
por kis' amika lipojn vi proponas:
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua-lasta via kis': sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolor-magi' de via juno.
Ho ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho kurta hor' de ĉi pasema kuno:
jen koren tranĉas kun impeto drasta
l' efemerec' de ĉia homa Nuno.

L' arbar' gardstaras post ni kaj ĝin mute
la sun' surŝutas per radiogarboj,
mi tenas vian manon; lante, tute
enretas nin la bunte brilaj farboj.
Kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos: ie staras jam la arboj ...