Enkomputiligis Don HARLOW |
Denove min vizitis ĉi-vespere la febro. Nu, ne la fantom' longunga, herold' malĝojovesta de sinjoro pli granda kaj pli nigra, sole lia blondhara frat' pli juna, kies milda konduto per agrabla frostotremo tikladas la nervreton de la korpo; subitaj varmatakoj ĝin sieĝas, sed sammomente iĝas nesufiĉaj kovriloj la vestaro kaj la haŭto, kaj nuda sentas sin la trema korpo, kun nud' senpova de la novnaskito: tiel ekfrostas la anim' de tiu, kiun forlasis la brakum' ŝirmanta de am' patrina kaj naskiĝas li (ho, ve, dolora dua vivkomenco!) kun ploro vibra, nud' terura al ĉi mondo frosta. (Larmoj gardostaras ambaŭ naskiĝojn: ĝojan kaj funebran.) Rapide en la liton! Ĝis oreloj mi tiras la kovrilon, miaj dentoj ekklakas kun ost-sona melodio, miaj poltronaj manoj ne kuraĝas etendi sin el rifuĝej' lanuga por preni libron de sur nokta ŝranko. La lito malrapide trafajrigas de mia korpo brula kaj la febro okupas sangon kun triumfo bola. Kaj dum grincado denta mi babilas al mia vivkunul', la korpo, jene: "Nur flamu sango, dum vi flami povas, nur marŝu koro, dum vi marŝi povas, suferu, dum vi povas, orfa karno, ja via ardo trankviliĝos foje, foriros febro-gasto kaj la tero per lip' humida kisos vin malvarma." |