Enkomputiligis Don HARLOW

Triopa trista gard'

de Ludoviko TOTSCHE

en Dekdu poetoj, paĝoj 116-117


Okupas ĉambron la vesper'
En marŝo mola,
Envolvas ĉion sorĉa ret':
Silent' viola.

Al antipod' jam kuras la
Purpura sun-kaleŝ',
Mallaŭte zumas vent-vagul'
Tra la krepuska freŝ'.

De fore ondas tra l' fenestro
Sonorila tint',
Sur mont' kontraŭa lampoj vibras
Serpente ĝis la pint'.

Dancigas ombrojn sur la muro
La stratlanterna bril',
Fendas la nigron de l' ĉielo
Arĝenta lun-falĉil'.

Silento, solo kaj vespero:
Triopa trista gard'.
Ve, vane serĉas ion, iun
Post montoj la rigard'.

La pensoj ĝermas, velkas,
Kaj dronas en la mut'
Kaj pasas la senhalta Temp' ...
Ĉu horoj? Ĉu minut'?

Jen, nokton krias ie la
Horloĝ' kukola,
Dolor' ekveas en la kor',
Ĉar sola.