|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Ĉu konas vi la ravon de la krepusk' matena, kiam la lit' katena ne plu vin povas luli en sonĝo-sino svena, ĉar ja invadas ĉambron tra l' mola dig' kurtena la ĉirpa bru' solena de l' birdarme' grandurba? Ho, la luktado pena, dum vi kun streĉ' muskola forpelas la torporon de la konsci' kontrola, kaj liton forlasante ŝancele la fenestron per peza paŝo drola en duondorm' aliras, kurtenon flankenŝovas, kaj al ĉi trobadora koncerto, seninvite -- en noktĉemiz' frivola -- malsuprengapas sola. Dum ĉi pepad' petola frostige freŝa vento kun glito de serpento la korpon ĉirkaŭkuras: kun trema tiklosento la haŭto rememoras pri l' gusto de knabaĝaj matenoj jun-kuraĝaj, kiam al ekskursanta nudgamba skoltstudento la solaj vojkunuloj tra l' ŝtona strat-silento estis ĉi trilo fajfa kaj la karesa vento ... Sed jam de l' oriento al ĉi krepusk-humoro la sun' mortsagojn sendas, la urba tagrumoro la harmonion fendas per sia bruo hirta, l' aŭror-koncerto birda kun timo eksilentas, la homo sin bananta en freŝo, juno, solo de ĉi tagiĝo kanta la naŭze-tedan vivon de l' griza tag' komencas kun muskolstreĉo lanta. |