|
Enkomputiligis Don HARLOW |
| La pino |
|---|
|
La altan pinon ne fleksas ŝtormo murda, nek jug' de l' jaroj. Ĉe ĝia pied' mi sidas kun mia vivo kurta. |
| La rivero |
|
La rivereto preter la bordo, domo kun hasto kuras. Ne degnas ĝi rigardi al la surborda homo. |
| La monto |
|
En valo varma 1a viv' fermente bolas kun ard' pasema. Super ĉi pulsa svarmo la monto olde solas. |
| La nubo |
|
Sur la ĉielo groteskaj blankaj nuboj: incite, lude ili sin serĉas-pelas kiel petolaj buboj. |
| La luno |
|
En la arbaro silenta nokt' odoras; sekretajn vojojn la arĝentvesta Luno scivole priesploras. |