Enkomputiligis Don HARLOW

Al moderna knabo

de Ludoviko TOTSCHE

en Dekdu poetoj, paĝoj 111-113


Silentu nun la rim' en mia verso, ĉar
heroo ĝia estas vi, moderna knab',
kaj ĉi juvelon pompan ja rigardus vi
senvaloraĵo, kiu elmodiĝis jam.
Ja, pli konvenas al praktika via mens'
ĉi nude simplaj versoj: la magia bril'
de l' tintaj gemoj ja malvarma lasus vin,
vin plaĉas klara, fakta kaj rapida vort'.
Por mini rarajn belojn kun tenaca vol'
ne estas tempo plu. Ĉi tion lasas vi
al kelk stranguloj lastaj, kiuj kun sindon'
oferas pie sur altaro de la Bel' ...

Sed mi rakontu jam pri nia renkontiĝ'.

En kino sidis mi. Dimanĉa posttagmez'.
La nervojn, lacajn de l' semajna sklav-penad',
humiligitajn en avido al liber',
mi volis ripozigi nun per la muzik'
kaj kura bildo-vic'. La filmo temis pri
banala historio, sed la ĉefhero'
mem estis la Maŝina Moŝt', en formoj mil
ĝi rolis: kiel flugmaŝino, zepelin',
milita ŝipo, aŭto, bombo kaj la hom',
pelita ĝia sklav', maŝiniĝinta mem.

Mi en brakseĝa sin' enuis lace nun,
pli orfe sola en ĉi granda homa-amas'
ĝuanta kune, ol en la ermita sol'
de mia ĉambro. Jen ekspiron de admir'
mi aŭdas. Mi rigardas al apuda seĝ'
kaj vidas vin kun brusto kliniĝinta al
la lumo-bildo; tremis lipoj pro l' ekscit'
kaj viaj vangoj fajris de l' plezurekstaz'.
L' impulsiĝemo febra de la juna aĝ'
vin igis sekvi, sekvi kun atento-streĉ'
la hero-agojn kaj miraklojn de l' Teknik'.
Mi vin observis ŝtele. Tra la duonlum'
albrilis min de viaj haroj juna hel';
muskoloj viaj fortaj, via kreska korp'
ŝveligis viajn knabajn vestojn ĝis kreviĝ'.
Mi meditadis. Mi vin vidis en imag'
dum futbal-ludo, dum vetkuro, en naĝej',
triumfe ĉiam, venke ĉiam per la fort'
de via jun'. Kaj kaptis min rezignaci'
envia, ĉar mi ne plu estas homoplant'
floranta, juna, freŝ-elasta, kia vi ...
Pardonu! Sed sur sojlo de la viro-aĝ'
tiom doloras la renkonto al la jun'!
Jen antaŭ mi enuaj taskoj de la viv'
seniluzia, klaras jam la vido, sed
la celo mankas ... Ho, jam kiom volus mi
kun vi vetkuri, naĝi, sporti, kion dum
knabaĝo mi neglektis, ĉar delogis min
bibliotekoj. Sed mi scias ja, ke nur
ĉi kelk minutojn daŭras nia vojkruciĝ':
la griza ritmo de la taga viv-muel'
denove kaptos min, kaj kun rezigna firm'
sur mia voj' soleca mi min trenos plu.

Vi, same, iros sur aparta via voj':
kiel la subjuginto de Aleksandri'
bruligis librojn por akiri lokon al
kulturo nova, tiel vi, sur la ruin'
de l' civilizo nuna, per muskola brak',
praktika mens' konstruos mondon novan kaj
realan. Ho, barbara mondo estos ĝi!
tiu ĉi mondo de l' racio kaj maŝin',
de la malvarma kaj kalkula intelekt',
el kiu ekzilita estos senta riĉ'
kaj poezio. Kompatinda ŝtala mond'
malvarme brila, via, ho moderna knab'!

Kaj se vi sentos la malplenon en anim',
eble vi fosos foje el sub ruinaĵ'
trezorojn forgesitajn, kaj memoros vi
pri kelk stranguloj lastaj, kiuj kun sindon'
oferis pie sur altaro de la Bel'
kaj ŝtele kaŝis la trezorojn de l' kultur'
por renaskiĝo el utero de l' Futur'!