Enkomputiligis Don HARLOW

La lumgardanto

de Ludoviko TOTSCHE

Dediĉita al K. Kalocsay

en Dekdu poetoj, paĝoj 114-115


La viglanto
Tra l' mallumo stumble vadas.
La viglanto
Pri tremanta flam' gardadas.

Pelerinon vastan ŝire
Taŭzas la impeta vent',
En ĝi krioj, en ĝi veoj,
En ĝi klak' de dent'.

Glaciiĝas cerb' kaj koro
Sub la ventatak',
Nokt' estingas terajn lumojn
Per skeleta brak'.

Sur la tero de sufero
En tenebra frost'
Ekbatalas abomene
Osto kun la ost'.

Mortas penso, mortas sento,
Mortas Bel' kaj Am',
Kiu zorgus dum la lukto
Pri l' freneza flam'?

Frataj flamoj laste flagras
Kiel mortsignal',
Supre steloj ridas froste,
Ridas, sen rival'!

La viglanto
Vadas tra hurlo kaj kverelo,
La viglanto
Gardas pri l' lastaspira Belo.

Pelerinon vastan ŝire
Taŭzas la tempesta blov',
La flameto klinas kapon
Fume kaj sen pov',

Lum' serena, lumo svena,
Laca lumlibel'
Mortangore rememoras
Pri l' pasinta Bel',

Por atakoj novaj blovas
La tempesta korn',
Murdos tuj la etan flamon
Malespera morn',

Kaj la frosto kovros ĉion
Per glacia krust',
Sed la viglanto ŝirmas la flamon
Per la haŭto, viva haŭto de la brust'!

Kaj nun, jen la meĉo flame
Ardas en la sin'.
La viglant' pasintajn Belojn
Gardas en la sin'!