Enkomputiligis Don HARLOW

Momentfoto

de Ludoviko TOTSCHE

en Dekdu poetoj, paĝoj 121-122


En fruprintempa strato
Subita sent':
La urb' alprenas geston
De festa silent'.

Ĵus estis brutumulto,
Bulvarda svarm',
Vivritmo febra, kuro
Por pano kaj por karn'.

Nun por minuto ĉesas
La strata bru',
Sin bremsas de l' trafiko
Zigzaga bunta flu'.

Diafanan muton ŝutas
La suno-bril',
La homojn gapi igas
La ora rid': April .

Senmova ĉio: kvazaŭ
Haltis la temp':
La mond' momente festas
L' alvenon de l' Printemp'!