Enkomputiligis Don HARLOW |
Post la furiozo de la neĝo, kie mi kruelajn montojn grimpis, preter ŝultro de la murdaj rokoj, subite, momente, paŝis delikate trans la kotan de la menso padon blanka svelto de nebula belo. Preskaŭ pri l' supreno rezigninte, por regliti en epokofundojn, sub netolerebla ŝarĝo de la horoj, mi plumarŝis. Vojo stretiĝanta ― baldaŭ ĝi solviĝos inter gruzo kaj la lastaj herboj, kun la spuroj de penintaj antaŭ mi soluloj; sed mi devas bati tra la vento, por pli alten stumbli, dum la eĥoj serpentakre siblas subpiede. Mi ne scias, tamen, por kion trovi se mi fine sur la supro starus ekster tempo kaj la flua mondo. Pli proksimi al la turmento, eble, ĉe la ekvizio de eterno kiu sombre ĉirkaŭmanas min dum kalejdoskopaj, tremaj tagoj skuas la kolorojn de la koro. Sed mi provos, kvankam mi ja falos ie sub krutaĵo vertikala antaŭ la fina, beata malsereno; ĉar mi estas homo, kiu premus, best' tragika, tra la menskribrilo ĉion duran, ĝis la lasta ŝtono de planeda indiferento, por trovi Ion Ian ― kaj min spektre spronis, dummomente, tiu ekvideto. |