Enkomputiligis Don HARLOW |
I |
---|
Kvarjaran flegis min la nigra servistino, Maggie. Ho manoj mildaj kiel voĉo de arbarkolombo... Por mi ŝi estis pli patrin' ol panjo, plorema kaj malsana post morto de la Dujarulo ― blondbukla frato, la mistera kun kiu enteriĝis ŝia tenereco. Maggie, vi lavis kaj vi vestis min kaj min, kantante, por ĉiuj jaroj premis al via varma sin' Afrika, nigra kiel amo. Tro baldaŭ mi vin perdis en malproksimojn de novluna nokto. Jam estis grila tempo kaj lampira. Sur nia rosa farmo kandelo kaj la bruoj estingiĝis. Nur steloj palpebrumis plu, dum pado vian koron forkondukis al la riveraj transirŝtonoj, por ombra rendevuo en arbustoj kun la tranĉilo de edzin' ĵaluza. Terura la gepatra flustro en grizaj antaŭhoroj de l' maten', malplenigita. Ne veku la infanojn! La povran multpikitan korpon, sensange vaksan, mi poste vidis sur la kuireja planko sub litkovril' makula. Vekri' de revokanta infansolo en la malpleno ne atingis vin. Ni donis vian karnon al pluva trivo kaj la sunsilentoj, kun nomtabulo ligna kiu tre baldaŭ putris for. Sed jen en mia sango vi pluviglas post ĉiuj miaj jaroj, malgraŭ la troaj sperto kaj renkontoj per kiuj konfuziĝas la memoro; kaj nun la mondo ne forgesos vin. Pro via suna varto, Maggie, la Blanka vintro ne glaĉeris mian koron, ĉar frue la okuloj lernis vidi ne haŭtojn sed la homojn. Afrika karesem' por blankulido, lulkantoj de l' popol' Xhosaa, kormildo kiu transpersistis el aspra histori' ― la novkontuza aŭ antaŭ longe disperdita en la arbaroj aŭ la step' senspura, distancoj kaj antikva vento. Per kio amo amon dotis, suspiri plu en lingvo nerevata de hom' al homo. |