Enkomputiligis Don HARLOW

El Akvo

de Edwin De Kock

Aperis en Kvin elementoj (1957-58, eld. 1970)


Hieraŭ estis kvazaŭ marpentraĵo.
Amasoj kuŝis sur la sablo. Sun'
tritika el paletro de van Gogh...
Nun la vento veas larĝebuŝa
kaj imagojn vokas el la fundoj.
Koralaj insuletoj, glacimonto
kaj inkuboj de la maristaro
min obsedas. Tra la menso naĝas,
el ia prao de la rasmemoro
kaj preter ciuj plaĝoj de rekono,
Io kun skvama vost' kaj okulegoj
en kies flavo la futuro flamas ―
sunoj kaj mondoj kaj la homa spur'
de plandoj blumalsekaj el la maro.
La vento subtegmenten manon metas
ĵus prenitan el ondegoj for.
Ĝi ree memorigas: pri la pluvoj,
eĥovoĉoj el la ondoj, ĥor'
de ĉiuj prariveroj sur la tero,
ties plendoj kaj precipe nun
pri certa urbo apudmara. Foje
sur herboza kabo de sopiroj
la mortintoj vivis. Ho poeto,
mi neniam viajn kantojn legis,
sed vi ekzistis, ĉu, kaj lingvo via?

Nenie estas resto aŭ reveno.
La realo en la oceanoj
pro amorf' saviĝas. Lok' alloga,
la hom' forgesas pri la damne vera,
ĉar ŝira lupo li kun feraj ungoj.
Vi multon vidos preter tuŝ' kaj senso.
Tuta historio sorbiĝinta
tra la koro sub la ondojn fluas,
febre batas sur la manradiko,
en parol' alia ektransvivas ―
eble ― kaj trovas ekster risk' de ŝimo
novan elementon de ekzisto.
Forte veas vento sur la mar',
kaj oni morgaŭ ŝipdronintojn havos.
Fiŝistoj kun esperoplena sango
falos el la ĉen' de pluaj tagoj.
Ret' ŝarĝita fundeniĝos fine,
ĉar postulas Io por si mem
oferojn akvajn. Sonĝoj kaj simboloj
ĝis signif' trudiĝas, tra la bruo,
en la maro, kolektej' sentempa...
Fluso kaj forfluo. Tra la kor'.