Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiom jam estis: vizaĝoj rebatitaj en la argilon? Demandu Utnapiŝtim, la gloran filon de Ubar-Tutu, solan post diluvepok' restinton kun la steloj, dum terorado ĉirkaŭglite remodlas la tagotrajtojn. Potpece foreriĝas patro post patro ― ĉu soliduloj, foje, ĉe l' flustra Eŭfrat'? Kaj reas homoj, veloj apud brikamas da renversitaj revoj. Pretere maro, plorsala akaparo. Ciklopa luno sinkas rufe trans ondon en cerbosulkojn. Silentas Utnapaŝtim. Pri la perdiĝo, pri perdo de la karaj, spiru respondon nur kiuj mem forpolvas el vant' al vano, aŭ la brizo pasema kaj akvo kontraŭ kano. |