Enkomputiligis Don HARLOW

Al Kálmán Kalocsay

de Edwin De Kock

Aperis en Poemaro kaj prozeroj (1970)


Ofte mi vin pripensis, ofte legis,
sed ne ĝis nun korrekte kiel homon
alparolis, ĉar ĉirkaŭ vin renomon,
mitojn kaj kulton la jardekoj tegis.

Mi do kun la admir' koleron flegis,
vin vortmartele, kiel epitomon
de idoligo, celis; kaj vian Romon
Danuban ― tro dikteman ― protestegis.

Sed mense mi hodiaŭ reaŭskultis
versojn far vi, kaj kiel multe, hante,
vi en amara horo plorsingultis.

Mi tiam estis knabo, sed konstante
respertas, nune, tian troizolon;
do dankas ĉi lamenton, ĉi konsolon.