Enkomputiligis Don HARLOW |
I |
---|
Sur la radego de la tagonoktoj mi kuŝis iun horon larmamare, ligite en tortur' pro propraj pekoj, kun ve' kaj vundoj de la tuta mondo. Malgraŭ la suna kampo bunttapiŝa kaj harsusuro de l' anĝelaj arboj, sub mi pulsadis terdinam' kruela ― kies kurento miajn pensojn tordis, sen ajna ŝanco de turmentmildigo. Sed tiam mian ŝultron mano tuŝis. Levinte mian kapon plornebule, mi vastan viron vidis, statustaturan, kian la misfaranta ter' ne naskis dum ajna homepoko en memoro. Sed, brunhaŭtulo bluokula, li de nia speco ŝajnis kunmetito, kvazaŭ la trajtojn donus ĉiu raso. "En kiu ejo via korp' forĝitis?" Pro miro demandinte, mi silentis, timante troaŭdacon. Respondis li: "Mi estas Henoĥ, iam pratempulo, komisiita forkonduki vin el tiu labirint' de viaj pensoj. Venu!" Subite malaperis ĉio: ĉielokula sunpupilo, kiu gvatadis min dum la animangor', arbkampoj, larĝaŝultraj montgigantoj kaj la rivero ĉiam babilema ― viŝitaj tute for, kvaz' en lernejo farbkreta desegnaĵo fro tabulo. Kaj ĉirkaŭ ni la astroj floris grandaj aŭ diste etaj, ĉie en buntabundo. La kondukanto, nigra silueto, kvaz' por preventi mian timon, diris: "Scienc' de milionoj da jarcentoj subtenas nin, kaj pli Potenca Povo, kiuj tra vastoj inter la sistemoj al nia celhaveno vojon donos." Sigelis mian langon konsternego, sed fine mi balbutis: "Kien do?" "La praan mondon de la universo, fonton de l' ekzistado kaj amaroj." Kaj dum li diris, jen la stellanternoj moviĝis. Foje tiajn somernokte kun la patrin' mi vidis, infaneto, ektimigitajn en ĝarden' lampirojn. Unu sunego ŝajne al ni saltis, sed, lumebriaj papilioj, ni al tiu fajr' proksime preterflirtis kaj en sekuro rapidadis plu. Min ekvideto frapis de planedo kun nigra dorso kiu lumojn portis, scivolige kaj sorĉe palpebrumajn; sed kvazaŭ por enŝlosi la demandon antaŭ ol langosojlen ĝi atingus, mia gvidanto neis la supozon, ke cele tiun mondon ni vojaĝas, nek volis li diskuti ajnon plu. Ege ni akceliĝis, ĝis la astroj kunkudris la distancojn lumfadene, kaj tiam ― kvazaŭ inkomar' subita ĉion formakulanta ― nin inundis la mensengluta nigro, truprofund'. "Kuraĝon!" Lia voĉo tuŝis min kiel la timforlula man' konsola de la mortinta, nun pli kara patro. "Ni jen transsaltas lumrapidbarilon, spitante oldan tempon, doganiston, kiu ― se terscience vi alfulmus ― pagigus vin per via tuta vivo, por treni vian korpon pezigitan unu paŝeton sur la longa vojo kiun dum ĉi momentoj nun ni iras. "Kiel naĝanto iam enakviĝas kaj ne penadas trans rezistan ondon, sed subpasejon tra la mola akvo fosas, ni lerte tra plaŭdantaj horoj kaj galaksia multo pluen plonĝas." Kaj antaŭ ol la fraz' surlipe mortis, subite reŝaltiĝis astrampoloj, sed en konstelacioj nekonataj. Ne plu la juvelanta Suda Kruco sur la nigra brusto de l' nokto pendis, nek polvis blanke laktovoja strato, irej' por zodiaka hom' aŭ besto, kies lumbildoj stelsorĉitojn ĉarmis. Ĉie la figuraĵoj fajris novaj kun nomoj kiujn mia plum' ne konas. "Ĉe tiu stel'," vojmontris la kunulo. |
Reviziita en kvinjambojn, 1984, Diadone