Enkomputiligis
Don HARLOW
Ĉe la halo de la korea sendependeco
de Edwin De Kock
El lastaj poemoj (neenlibrigitaj)
Kiumerite, Sinjoro,
pludaŭris ilia horo?
Por la Buroj vi allasis
nur minutojn. Ni forpasis
subite, eĉ ne venkite,
en la ombron ― kun nacioj,
flagoj kaj aŭtunfolioj.
Ho resti en propra loko
de antaŭ la ferepoko!