Enkomputiligis
Don HARLOW
Aŭtuna posttagmezo
de Edwin De Kock
el "Kvar sezonoj de la koro"
Aperis en
Ombroj de la kvara dimensio
(1961)
Foliolange
arboj flustras,
korosange
karno flustras
pri la aŭtuno.
Kalviĝas arboj
antaŭvente.
Mi kalviĝas
mortosente,
malgraŭ la suno.
Atendi torturas
dum sablo de l' nuno
pretersusuras,
malgraŭ la suno.