![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Trikontinente, kantavara, vi disvagis elmemore kaj fro lokoj de la koro: Vestminstra Tamizponto aŭ vitraloj en la Kapelo Sankta, eĉ se flustregas la trafiko plu. Poste por multaj vi fariĝis ombro inter la ombroj, kvankam kun la suno piramide, sub minaret' Kartume, sur Triestaj stratoj kaj en stacio lasta, Adelajdo ― jam atinginte la ekstreman randon de l' izoleco, aŭdi la ondoŝmacojn, preter kiuj kuŝas ne koroj sed la finglaci'. Tiavaste vi tute dispeciĝis en perditajn poemfragmentojn. Tamen Izismense mi kunenserĉis vin, spure, pene ― ĝis la piedoj brulis ― trapaŝante viajn Eŭropajn landojn. Ĉe via Klubo mi pri vi demandis, kaj sorsaltis de trans la jaroj eĥoj, kiuj kun mi eliris sub ombrelo en la humidajn stratojn. Sur mia ŝu' folio, kaj svingiĝis ruĝa buso ĉirkaŭ angulon, eble al Kensington aŭ iu finhaltejo de l' konsterno. Tiam en Roterdamo tra fenestro falanta suno, nekutime suda, reokulis trans ŝultro la revuon kiun vi tiom flegis, antaŭ kvindek kvin someroj ― jam mia tuta vivo. Unuhore, dum tiu posttagmezo, kiel ajn mi postfoliumis vin, nur la orfajn vortojn mi trafis, kiujn vi lasis en dolor' kaj nubokule al la nekonaĵoj (al mi konataj) ĉiam pli malestime vin turnis for. Mi sekvis oldan kanton tra Parizo, spuri, fremda, viajn amatajn lokojn ĝis la tombejo ― kvankam Père-Lachaise glutis preskaŭ eĉ min, serĉanton tardan, kiun oni forŝlosis kaj dum horo lasis en ŝtonaj haloj de silento sub la tero, kun la memorskribaĵoj kaj lumetoj elektraj, dum profunda frido komencis grimpi al la koro. Apud Adriatiko en la trajno, varme post Venafro kun Iannacone kaj belmonta antikvo landinterne, mi primeditis inter babilantoj neĝon iaman sur soldatoraŭto norden, al nokto aŭ la nova tago. Preter Triesto, urbo krize via, vi min atendis en Gorizia unuvolume ― eĉ se tute for; kaj mi sidis tie, en via ĝardeno, dum la identaj branĉoj kapjesemaj verdasaĝe signalis super mi ombre pri lumo en polviĝanta jar'. |