Enkomputiligis Don HARLOW

Dum kalmaj noktoj

de Edwin De Kock

Aperis en Plukonstrue (1975)


Dum kalmaj noktoj ofte mi aŭdadas
kontraŭ ĉi kajo, apud dormogrizo
kaj plaĝoj de profunda korkoncerno,
vian korpon sur nia lit' komuna ―
ĉe mia flank' la dolĉon. Jen kareno
ripozas sur hulspiroj de la horo,
vaginte en la mondomar', lontanen.

En vi estas unu ĉiuj virinbeloj
kiujn mi konis aŭ ekamis iam.
Ho kargo da sopiroj alportita
al ĉi krepuskmomentoj de kviet'!

Deksep jaroj da nokta kundormado.
Vivŝipoj sin tuŝetas, forironte,
inter vojaĝoj de la propra diso.
Sed en ĉi holdoj kun la aliaĵoj
ĉiam la sopirgemoj reciprokaj.

Ĉu vere iun tagon ankaŭ vi,
kiel ĉiuj eksaj en la oceano,
kun matenruĝo sur plenvela blanko
tra krispo de la salaj ondobukloj
preskaŭ indiferente forbordiĝos ―
kaj ne kun vesperstel' kaj salutbruo
moskvente, amata korp' balanciĝanta,
ekgajos plu el foroj kaj nebuloj
kontraŭ ĉi kajon, apud dormogrizo?