Enkomputiligis Don HARLOW

Bruegas, ĝemas Denpro vasta...

de Taras ŜEVĈENKO

elukrajnigis B. BERIN

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Bruegas, ĝemas Denpro vasta,
Hurlegas vento kun koler';
Leviĝas ond' post ondo hasta,
Salikojn fleksas vent' al ter' ...

Kaj pala luno tra nubaro
Montradis sin en tiu hor',
Kvazaŭ ŝipet' en blua maro
Elnaĝis jen, jen dronis for.

Ne kantis dume kokoj fruaj,
Neniu bruis dum maten'.
Nur vokoj sonis la noktuaj,
Kaj knare fleksis sin fraksen'.