Enkomputiligis Don HARLOW

Du brunajn okulojn

de Hans Christian ANDERSEN

(Poemo al lia amatino, Riborg Voigt, Faaborg, 1830)

eldanigis Chr. HEILSKOV

El "Hans Christian Andersen, liaj vivo kaj verkoj", paĝo 23, Orienta Kuriero, Hong Kong, 1938

Dansk
To brune Öjne jeg nylig saa,
i dem mit Hjem og mit Hjerte laa,
der flammede Snillet og Barnets Fred;
jeg glemmer det aldrig i Evighed.

Min Tankes Tanke ene Du er vorden,
Du er mit Hjærtes forste Kærlighed.
Jeg elsker Dig som intet her paa Jorden,
jeg elsker Dig i Tid og Evighed.
Esperanto

Du brunajn okulojn mi vidis ĵus,
en ili mia hejmo kaj mia mondo kuŝis,
tie flamis la genio kaj la paco de la infano;
neniam plu mi tion forgesos.

La penso de mia penso nur vi fariĝis,
vi estas la unua amo de mia koro.
Mi amas vin kiel nenion sur la tero,
mi amas vin nun kaj eterne.