Enkomputiligis Don HARLOW

Ej, kanto

de Blazio VAHA

(finkanto pri konto - 2a jarmilo)


Ejo, ejo, drinkejo,
mi vin iam eniros -
mi neniam eliros.

Kelo, kelo, vinkelo
mi vin iam eniros
- se elvenos, mi miros.

Vino, vino, vinejo,
vine vi ne ŝparadu,
vi plenvine paradu!

Kelo, kelo, vinkelo,
iom-ajne vi famus,
sen vin' mi vin malamus.

Mi matene subiras -
se subiros la suno,
tuj leviĝos la luno.

En vi, taga drinkejo,
en vi, nokta vinkelo,
helo, malo min trovas.

En vi, nokta brandejo,
en vi, taga bandejo,
enviuloj min trovas.

Envinulo mi estas,
en vin' virton mi festas
- en vi uloj troveblan.

Envinulo mi estas,
en vi inoj mi vidas
bonon certe troveblan.

Vinoj, vinoj - vinejoj
orminejoj ne estas,
monperdejoj nur estas.



Venis jam la verkonto
sidas li jam verkante
absolutan verkanton.

Vino vino vinkanto -
venis jam la ven-kanto
venkos nia finkanto