Eklogo pri la sankta afero (William AULD)

Eklogo pri la sankta afero

William AULD

 
A.

B.

C.

A.
B.
C.

A.





B.



C.







A.















B.











C.



A.
C.








A.
B.
A.
B.






A.





B.







A.
C.
X-Konvencio
Laux mi, la lingvo estas flamo lampa
en hejmfenestro loge allumanta.
Laux mi, la lingvo estas flam' malsata,
kaj mi: tine' englute alsorcxata.
Laux mi, la lingvo estas hundo flegma,
kiun karesas mi per mano degna.
Gxi estas patro, kiu ne riprocxas...
Gxi estas drogo, kiu min dibocxas.
Gxi estas tamen bona kromokupo,
cxar tre plezure estas cxe la grupo.
Mi fidas, amas kaj esperas pro gxi:
nur tial dauxras mi la mondon logxi,
cxi mondon ombran, ade efemeran.
Se mi ne havus cxi stimulon veran,
mi mortus tuj, aux vivus nur sencele.
Sed kredi kaj labori estas bele.
Gxi min turmentas, tordas kaj torturas;
al fosto de l' afero gxi min sxnuras,
tradrasxas mian koron torkvemade
kaj miajn veojn auxdas senkompate.
Aljxetas mi monerojn de atento
al la cxifonfigur' de l' nova sento:
la lingvo estas nur komunikilo,
kiun mi foje uzas por babilo
(kiam neceso aux humor' postulas) --
sed per fervoro sankta mi ne brulas;
la lingvon mi parolas pragmatike
sed hontas ja agnoski gxin publike.
Cxu vi ne konas tiun senton sanktan,
kiu la disan rason esperantan
je unu firma familio fandas?
Kun miro kaj konsterno mi demandas:
cxu vi ne kredas, ke l' esperantismo
povos la mondon savi de l' abismo?
Kiel kutime, nia Majstro pravis --
tial, ke li klarvidan fidon havis
pri la kuracefiko radikala
de lingvo tuthomara kaj neuxtrala
al la sanganta suspektema mondo.
Ni estas fakte familia rondo:
kaj se kverelas ni -- frat' fraton batas --
nu, kiel cxiuj fratoj ni rilatas,
kiuj kverelas kaj pardonas poste,
cxar parencaro estas ni gxisoste.
Li kompreneble tion ne konstatas:
en li la antauxjugxoj sin dilatas,
en li pufigxas la estimo pri si
tiom, ke esperanto devas kisi
postajxon lian, ol li gxin rekonas.
Kaj dume mi avide min fordonas
al la afero, kvazaux kavaliro
luktanta por amkrono cxe turniro,
aux kvazaux juna, voluptula ardo,
en kiu vekas virga malsingardo
esperon pri estonta maldiskreto.
Ja ne mirinde; estas mi poeto.
Poeto! Poezio! Tempmalsxparo,
kiun mi malpermesus per legxaro!
Anstataux revi knabinetsimile,
kial vi ne okupas vin utile?
Li ja troigas iom, sed --
Kaj via
adoro estas pseuxdoreligia
naiva stulta songxo. La naturo
de la homaro baras al sekuro.
Batali kaj malami estas emoj,
kiuj peladas homojn al ekstremoj
kaj pelos gxis la mondofin' drakone.
Praktikaj homoj scias tute bone,
ke l' revo pia estas rev' opia.
Via sinteno, ulo, estas fia.
Nu, lasu, Eble pravas li finfine.
Tion mi ne akceptas.
Ankaux mi ne.
Sed kiu scias en cxi universo
cxu pravas konstruado aux renverso?
Dialektiko de la flus-refluo
eternas en konstruo kaj detruo;
elektas sian vojon cxiu homo
laux interpreto de la propra kono.
Tia herezo estas plej dangxera.
Nur homo senmorala, senespera,
povus proponi tian -- blasfemadon!
Alstrebi tuthomaran pacan staton
estas deviga laux ordono dia.
Obstine iros mi laux vojo mia.
Kaj mi kuniros. Ne pro diordono,
sed pro persona, pela kredbezono.
Pri pacebleco kredi mi preferas,
jen cxio. Kaj la lingvo rave belas...
Kaj vi, praktika homo -- nu, praktiku.
Zorgu, ke via ventro ne maldiku.
Ni fosu nian propran sulkon kaj
la sort' decidu. Gxis!
Gxis la!
Goodbye.
Latin-3
Laŭ mi, la lingvo estas flamo lampa
en hejmfenestro loge allumanta.
Laŭ mi, la lingvo estas flam' malsata,
kaj mi: tine' englute alsorĉata.
Laŭ mi, la lingvo estas hundo flegma,
kiun karesas mi per mano degna.
Ĝi estas patro, kiu ne riproĉas...
Ĝi estas drogo, kiu min diboĉas.
Ĝi estas tamen bona kromokupo,
ĉar tre plezure estas ĉe la grupo.
Mi fidas, amas kaj esperas pro ĝi:
nur tial daŭras mi la mondon loĝi,
ĉi mondon ombran, ade efemeran.
Se mi ne havus ĉi stimulon veran,
mi mortus tuj, aŭ vivus nur sencele.
Sed kredi kaj labori estas bele.
Ĝi min turmentas, tordas kaj torturas;
al fosto de l' afero ĝi min ŝnuras,
tradraŝas mian koron torkvemade
kaj miajn veojn aŭdas senkompate.
Alĵetas mi monerojn de atento
al la ĉifonfigur' de l' nova sento:
la lingvo estas nur komunikilo,
kiun mi foje uzas por babilo
(kiam neceso aŭ humor' postulas) --
sed per fervoro sankta mi ne brulas;
la lingvon mi parolas pragmatike
sed hontas ja agnoski ĝin publike.
Ĉu vi ne konas tiun senton sanktan,
kiu la disan rason esperantan
je unu firma familio fandas?
Kun miro kaj konsterno mi demandas:
ĉu vi ne kredas, ke l' esperantismo
povos la mondon savi de l' abismo?
Kiel kutime, nia Majstro pravis --
tial, ke li klarvidan fidon havis
pri la kuracefiko radikala
de lingvo tuthomara kaj neŭtrala
al la sanganta suspektema mondo.
Ni estas fakte familia rondo:
kaj se kverelas ni -- frat' fraton batas --
nu, kiel ĉiuj fratoj ni rilatas,
kiuj kverelas kaj pardonas poste,
ĉar parencaro estas ni ĝisoste.
Li kompreneble tion ne konstatas:
en li la antaŭjuĝoj sin dilatas,
en li pufiĝas la estimo pri si
tiom, ke esperanto devas kisi
postaĵon lian, ol li ĝin rekonas.
Kaj dume mi avide min fordonas
al la afero, kvazaŭ kavaliro
luktanta por amkrono ĉe turniro,
aŭ kvazaŭ juna, voluptula ardo,
en kiu vekas virga malsingardo
esperon pri estonta maldiskreto.
Ja ne mirinde; estas mi poeto.
Poeto! Poezio! Tempmalŝparo,
kiun mi malpermesus per leĝaro!
Anstataŭ revi knabinetsimile,
kial vi ne okupas vin utile?
Li ja troigas iom, sed --
Kaj via
adoro estas pseŭdoreligia
naiva stulta sonĝo. La naturo
de la homaro baras al sekuro.
Batali kaj malami estas emoj,
kiuj peladas homojn al ekstremoj
kaj pelos ĝis la mondofin' drakone.
Praktikaj homoj scias tute bone,
ke l' revo pia estas rev' opia.
Via sinteno, ulo, estas fia.
Nu, lasu, Eble pravas li finfine.
Tion mi ne akceptas.
Ankaŭ mi ne.
Sed kiu scias en ĉi universo
ĉu pravas konstruado aŭ renverso?
Dialektiko de la flus-refluo
eternas en konstruo kaj detruo;
elektas sian vojon ĉiu homo
laŭ interpreto de la propra kono.
Tia herezo estas plej danĝera.
Nur homo senmorala, senespera,
povus proponi tian -- blasfemadon!
Alstrebi tuthomaran pacan staton
estas deviga laŭ ordono dia.
Obstine iros mi laŭ vojo mia.
Kaj mi kuniros. Ne pro diordono,
sed pro persona, pela kredbezono.
Pri pacebleco kredi mi preferas,
jen ĉio. Kaj la lingvo rave belas...
Kaj vi, praktika homo -- nu, praktiku.
Zorgu, ke via ventro ne maldiku.
Ni fosu nian propran sulkon kaj
la sort' decidu. Ĝis!
Ĝis la!
Goodbye.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>