Esperanta eliksiro (Raymond SCHWARTZ)

Esperanta eliksiro

de Raymond SCHWARTZ

X-Konvencio

Cxu vi jam konas l' eliksiron
De famkonata profesoro
Por faciligi la akiron
De nia lingvo -- sen doloro?

Se ne, gxin provu, cxar efike
Gxi helpas cxiam, sen escepto,
Kaj se vi volas, mi amike
Al vi parolos pri l' recepto:

Vi cxiutage unu glason
De tiu cxi likvoro trinkos
Kaj vi ekscios tuj amason
Da faktoj, kiuj vin konvinkos!

L' unuan tagon jam perfekte
Vi konos nian Fundamenton,
Vi propagandos ecx infekte
Kaj kun fervor' la Novan Senton!

La duan tagon vi senmanke
Jam sendos multkolorajn kartojn
-- Kun la posxtmarko ecx bildflanke --
En nekonatajn mondopartojn!

La trian tagon vi science
Diskutos jam pri "ujo-io"
Kaj apartenos konsekvence
Samtage al l' Akademio!

La kvaran tagon vi ver-vere
Tradukos je l' unua vido
Facilan tekston kaj fiere
Jam diros flue "gxis revido!"

La kvinan tagon gajmiene
Vi ekgxojigxos pri l' konstato,
Ke vi komprenas jam senpene
Vortludojn de la Verda Kato!

La sesan tagon, ho amiko,
Vi venke staros cxe la celo,
Kaj jen sur via umbiliko
Kvinpinte kreskos verda stelo!

* * * * * * * * * * * * * * *

Sed nun, ne trinku plu glaseton!
Vi perdus mensan ekvilibron
Kaj vi eldonus . . . aux gazeton
Aux nelegotan novan libron!

Latin-3

Ĉu vi jam konas l' eliksiron
De famkonata profesoro
Por faciligi la akiron
De nia lingvo -- sen doloro?

Se ne, ĝin provu, ĉar efike
Ĝi helpas ĉiam, sen escepto,
Kaj se vi volas, mi amike
Al vi parolos pri l' recepto:

Vi ĉiutage unu glason
De tiu ĉi likvoro trinkos
Kaj vi ekscios tuj amason
Da faktoj, kiuj vin konvinkos!

L' unuan tagon jam perfekte
Vi konos nian Fundamenton,
Vi propagandos eĉ infekte
Kaj kun fervor' la Novan Senton!

La duan tagon vi senmanke
Jam sendos multkolorajn kartojn
-- Kun la poŝtmarko eĉ bildflanke --
En nekonatajn mondopartojn!

La trian tagon vi science
Diskutos jam pri "ujo-io"
Kaj apartenos konsekvence
Samtage al l' Akademio!

La kvaran tagon vi ver-vere
Tradukos je l' unua vido
Facilan tekston kaj fiere
Jam diros flue "ĝis revido!"

La kvinan tagon gajmiene
Vi ekĝojiĝos pri l' konstato,
Ke vi komprenas jam senpene
Vortludojn de la Verda Kato!

La sesan tagon, ho amiko,
Vi venke staros ĉe la celo,
Kaj jen sur via umbiliko
Kvinpinte kreskos verda stelo!

* * * * * * * * * * * * * * *

Sed nun, ne trinku plu glaseton!
Vi perdus mensan ekvilibron
Kaj vi eldonus . . . aŭ gazeton
Aŭ nelegotan novan libron!



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>