Enkomputiligis
Don HARLOW
Paco
de Fahri ERDINĜ
elturkigis Nijazi HJUSEJINOV
Aperis en
Paco
, 3/89, p. 2
En lulaĝo -- unua vorto
en mortlito -- lasta vorto
en la tuta vivo estas karolo.
(1)
Paco
en ĉiuj limoj
en ĉiuj pordoj
estas signalparolo!
Piednoto
(1)
Karolo -- gaja Kristnaska popolkanto.