Enkomputiligis Don HARLOW
Mi pasigis miajn feriojn antaŭ blanka rozarbedo. Rozo en koro de Francio. Rozarbedo en koro, kiu tremas. Abelo sin kaŝas tie, ankaŭ paruoj. Rozo en koro de rozo Floro de tagoj sen zorgoj. Kaj poste nokto sin kaŝis tie; Ankaŭ steloj. Mi pasigis miajn feriojn antaŭ blanka rozarbedo, En lando de Eŭropo, Pri kiu mi ofte sonĝas. Mi ĝuis miajn feriojn. |