Filino de Iftah (Abraham KOFMAN)

Filino de Iftah

Abraham KOFMAN



Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn, tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj -- tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon. Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj, por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn. Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim -- tio estis tre granda venkobata; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.

Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon. Kiam li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ho vi, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron. Kaj ŝi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj. Kaj ŝi diris al sia patro: faru por mi jenon: lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj. Kaj li diris: Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj. Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael, ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.



La Sankta Biblio. Malnovan Testamenton elhebreigis L. L. Zamenhof. "Juĝistoj" 11:30-40.


Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj
  Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
Sed vane laciĝas herooj la bravaj:
  Pereas Jehovaj standardoj,
Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.
Ben-Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto,
  Kaj Gilad droniĝas en sango,
La kapo de Máĥir, nomita "la justa",
  Surstaras sur pinto de stango,
Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo
Ekkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.
Ho ve, ho malĝojo! La ondoj Jordanaj
  Elmetos ĝemegojn sovaĝajn,
Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
  Disgratos al si la vizaĝojn,
Elŝiros la harojn, per cindro la griza
Ekŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo.

Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
  De la elektita popolo,
Li vane penegas bravigi l' animan
  De viroj per laŭta parolo,
Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco
Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
"Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon,
  Preĝantan al Vi kun doloroj!
Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon,
  Aregon da grandaj trezoroj,
Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
Kaj multon alian, al koro tre karan.
"Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
  El la Egiptujo-fremdlando;
Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
  De l' nuna mizero multgranda,
Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
L' unuavidoton oferos kun pio.

"Kaj kio ajn estos l' unuavidoto,
  Objekto aŭ homo amata,
Ĝi estos al Dio brulig-oferota
  Al Vi, ho Jehovo kompata!"
Kaj jen elmetante kriegojn sovaĝajn,
Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.
Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj,
  Resonas ekĝemo kaj krio,
Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
  Forkuras de l' idoj de Dio,
Sed la forkurantajn postflugas rapide
La Izraelidoj kaj hakas avide.
Kaj de Aroero ĝis urbo Minito
  Kaj poste ĝis Avel-Kerumo
Triumfas Izrael en sanga milito
  Per glavo, per fajro kaj fumo,
Venkataj pereas sub domoruinoj,
Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.

Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj
  Reiras herooj kantantaj,
Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj
  De la ekkaptitoj plorantaj,
Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj,
Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara,
  Kaj Iftah rigardas sen ĉeso:
Li devas ekvidi por dia altaro
  Oferon laŭ sia promeso.
Kaj li rigardadas sen laco-enuo:
"Nu, kio do venos al mi la unua?"
Jen el malproksimo eksonas timiloj,
  Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilaj
  Ĝojdancas en vicoj senordaj
Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
Kaj al la venkintoj gracie aldancas.

De pleja proksimo al la triumfanoj
  Sin movas fraŭlino junaĝa.
Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj,
  Kun flamo en bela vizaĝo;
La harojn serpentajn la vento disblovas,
Ŝin forto interna antaŭen almovas.
Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo:
  "Alvenas la gloraj venkintoj,
Ke estu facila por ili la vojo,
  Sonegu la gloron per tintoj!"
Ŝi dancas, movata de l' kora kontento,
Nenion anoncas al ŝi l' antaŭsento.
Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
  Al sia unuavidato...
Subite... ho, tio ĉi estas ne vero...
  Ŝi estas -- filino l' amata!
La sola filino! Jehovo ĉiela!
Ho, kia malico de l' sorto kruela!

Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston
  Kaj cindron sur kapon surŝutas,
Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,
  Li vortojn terurajn balbutas...
Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj
La Izraelujon ekprenas doloroj.
"Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon
  Kaj estu do viro ĝis fino.
Vi faris promeson ne malsingardeman,
  Ĉar kion signifas fraŭlino
Kompare je miloj da viroj, savitaj
Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?
"Vi faris promeson glorindan, ĉar savo
  De miloj per unu ofero
Eterne estados faraĵo multbrava,
  Belega, mirinda afero,
Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.

"Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
  Sciigu l' amatan popolon,
Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,
  Ke mi ne bezonas konsolon.
Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias,
Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.
"Nur unu malĝojo min pikas en koro --
  Ke vi nun izola ekrestos,
Ke en maljuneca kruela doloro
  Ĉe vi parenculo malestos,
Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.
"Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
  De Iftah en ĉiu nacio,
Sed Iftah ekmortos, kun li -- lia domo:
  Mi iras senfrukta al Dio.
Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.

"Nun, patro amata, kun la amikinoj
  Mi iros sur montojn najbarajn,
Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj
  Sonigos malĝojajn gitarojn
Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
Ni kantos pri miaj animaj doloroj:
"Kaj mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,
  Ne portis infanon sub koro,
Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
  Por filoj, kovritaj de gloro,
Ke mortas nun mia virgeco floranta
Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta."
Ne trono altega sin levas sur placo --
  Sin levas altega lignaro;
Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, --
  Bruadas kaj ĝemas viraro,
Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino,
Silente sursidas palega fraŭlino.

La viroj ĝemegas, la viroj sopiras
  Virinoj en larmoj plendronas,
Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras
  Kaj fajron al lignoj aldonas,
La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas,
Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.
Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,
  Kaj eĥo eksonis en valo.
Bruliĝis subite la aro tremola
Leviĝis fumega vualo,
Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
L' oferon alprenis al si la ĉielo --
Kaj jen ĉiujare la izraelinoj
  Kunvenas por plori sur montoj,
Kaj tie ĉi brilas la fajr-iluminoj,
  Sonadas malgajaj rakontoj,
Kaj laŭte aŭdiĝas sonado de ĥoroj.
L' aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj


La izraelinoj parolas pri l' bela
  Fraŭlino brulig-oferita
Kaj dankas fervore al sankta ĉielo
  Por venko de ĝi donacita,
Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
Forigi de l' lando terurojn similajn.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>