Enkomputiligis Don HARLOW

Kiam la folioj flavas

de Anja KARKIAINEN

Muziko de Vesa PÖLKKI


[Muziko Paĝo 1]
[Muziko Paĝo 2]
En ĉiu vespero promenas knabin'
laŭ vojoj en parko ombra.
Sopire soleca sentas ŝi sin
eĉ en homamas' sennombra.
Vizaĝoj kaj voĉoj kaj rid' ĉirkaŭ ŝi
al ŝi nun neniom gravas.
Ŝi volas nur scii pri fag' kaj tili'
ĉu jam la folioj flavas.

Printempe sur benko jen apud la voj'
kun sia amat' ŝi sidis.
Kaj tie ŝi aŭdis por sia malĝoj'
ke li pri vojaĝ' decidis.
Rezisti ne povis li al aventur'.
Ja tiuj junulojn ravas.
Forresti li volis someron, do nur
ĝis tiuj folioj flavas.

Sed poste eksciis ŝi pri onidir',
ke tie li donjuanas.
Suspekto doloras la koron per ŝir'.
Ĉu nun la atendo vanas?
Ŝi volas konfidi al lia sincer'
- sed eble li tamen mavas.
Certigi sin povos ŝi pri la ver'
nur dum la folioj flavas.

Amikojn renkontas ŝi sur la ale',
sed nur per kapklin' salutas.
Babili kun ili ŝi nun ŝatas ne,
prefere ŝi sola mutas.
Ĉar ne elteneblas ilia kompat'
ŝi sin kvazaŭ fuĝe savas.
Mildigos aflikton nur la amat',
ja, kiam folioj flavas.

Ŝi fide atendos al lia reven',
kaj kiam ŝi lin revidos,
sin ili salutos per ĉirkaupren'
kaj pro tiu klaĉo ridos.
Sed eĉ se ĵurrompe restadus li for
ŝi al sia amo sklavas.
Ne povos ŝi helpi, ke por ŝia kor'
ĉiame l' folioj flavas.