Enkomputiligis Don HARLOW
Al M. T. |
---|
Esperanto estas vort' internacia, kiu vokas ĉiujn homojn nun sen lac' vivi kiel unu granda familio kaj batali por boneco kaj por daŭra pac'. Ĉiu, kiu Esperanton lernas, nepre tuj rekonas ĉiun fraton kun fier' kaj disdonas sin abnegacie, febre por ke floru kaj beliĝu paca Ter'. Esperanto -- por glorigo ĝi naskiĝis, ĝin parolas milionoj kun sukces'. Ĝia verda flago flirtas kaj altiĝas! Ĝiaj torĉoj gvidas al progres'! Esperanto staras super religioj, super ŝtataj limoj, super la malbon'. Ne ekzistas lingvaj barieroj, kiam vi per Esperanto iras tra la mond'. |