Enkomputiligis Don HARLOW

Paco

de Lamia GUEMARA

elarabigis Dimitâr HAĜIEV

Aperis en Paco, 3/89, p. 2


Infan' mortanta pro malsato.
Infan' murdita ie en Proksima Oriento.
Infan' la pacon salutanta.

Ĉi tio igas nin revadi
kaj revas ni pri mondo sen militoj
kaj revas ni pri mond' sen larmoj.

Ĉi tio igas nin feliĉaj
kaj igas nin rigardi al la viv'
tra rozkoloraj okulvitroj.
Ni estas ja infanoj!
Sed kiel? Kiel?

He, homo!
He, vi kruela homo,
vi, kiu neniigis nian vivon,
vi, kiu semis nian teron per raketoj,
he, homo, ĉu vi amas la militon?
Ĉu vi ne timas?
Mi, male, estas timigita.
Mi timas
kaj mi rezignas la militon.

Infanoj,
ni amu, amu ni la pacon,
la pacon porĉiaman!