|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Mi komence malesperis, Pensis, ne toleri ĝin; Kaj mi tamen ĝin toleris, ― Kiel? ― Ne demandu min. |
| Heinrich Heine |
Tre mi konscias la malfacilaĵojn, verki Esperantajn poemojn kaj precipe, reprodukti tiajn delikatajn poeziajn sentojn, kiajn postlasis al ni Heinrich Heine. Nur profunda amo al la poeto kaj perfekta kompreno pri lia karaktero iom sukcesigus tian taskon.
Pro tio sole samlingvano povus kuraĝi, traduke prezenti al alilandanoj karakterizajn partojn el tia poezio. Tamen traduko restas traduko. Malkaŝe mi tial konfesas, ke miaj tradukoj neniel egalvaloras la originalojn; sed imageton almenaŭ pri nia malfeliĉa poeto ili havigos al negermanaj legantoj.
La poemoj prezentataj en ĉi tiu libreto devenas el diversaj epokoj kaj iom respegulas la vivosorton de tiu molanima, ekstreme impresebla martiro, kiu pereis kaŭze de rompita koro. Kelkafoje lia doloro pro ĉiam denove spertitaj maliluzioj naskas ja akrajn, sarkasmajn sonojn:
|
Min malofte vi komprenis, Ankaŭ vin malofte mi; Nur pri malpuraĵoj regis Ĉiam plena harmoni'. |
Ĉu efektive malpuraĵoj estas troveblaj en la verkoj de Heine? Certe ne! Sed. malesperante pro ĉiamaj malkomprenoj, li ja kelkaloke intence, sed klare rimarkeble, ŝajnigas la vulgarecon, kiun en la realeco li malŝatis tiom profunde! La motivon li malkaŝas en la freska soneto: Per masko. La maskon de „ĉifonuloj“ li ja nur bezonas,
|
.... por ke friponoj, En siaj karakteraj maskoj fanfaronaj, Ne opiniu lin samideano. |
Sed pli frapantaj kaj kortuŝaj ol ĉio alia estas liaj profundaj amo-sento kaj -bezono, kiuj, ĉiam trompitaj de la homoj, rezignacie sin turnas al la naturo, por trovi tie trankvilon. Pinarbo staras sola, Krepuskiĝas la vespero, Reĝo estas la paŝtisto k. t. p. estas karakterizaj en tiu ĉi rilato.
Lia sprita humoro montriĝas brile en la pseŭdo-romanco Donna Klara. Se miaj tradukoj iom kunhelpus, por forigi la ofte trovatajn malkomprenojn kaj maljustajn juĝojn pri tiu noblanima, sincera kaj genia poeto, mi bone atingis mian celon.
A1 sinjorinoj Marie Hankel kaj Johanna Zschepank, kiuj flanke de Esperantista Literatura Asocio afable helpis min per bonegaj konsiloj koncerne la redaktadon de la tekstoj, mi ĉi tie esprimas mian profundan dankon.
Essen, la 1an de Aŭgusto 1914.
La tradukinto
Kiam mi publikigis ― en la komenco de la milito ― la unuan eldonon de tiu ĉi libreto, mi ne esperis, ke ĝi baldaŭ disvendiĝos, unuparte pro la necerteco kreita per la milito kaj aliparte pro ĝia delikata poezia enhavo. Tamen la verketo elĉerpiĝis en proporcie mallonga tempo, kaj nova eldono fariĝis dezirinda.
Al la eldonanto, mia amiko Friedrich Ellersiek, mi ŝuldas multan dankon pro tio, ke li sciis afable kaj lerte interesi la Esperantistojn pri mia laboreto.
Same mi esprimas mian dankon al la Esperantaj gazetoj, kiuj bonvolis favore priparoli la libreton. Mi esperas, ke ankaŭ en la nova formo ― mi nur kompletigis la enhavon per kelkaj tradukoj kaj faris etajn korektojn ― ĝi havigos al si amikojn.
Essen, en Aŭgusto 1920.
La tradukinto