Enkomputiligis Don HARLOW

Belsazer

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, paĝoj 31-33


Forpasis preskaŭ de l' nokt' la duono,
Silente kuŝis en dorm' Babilono.

Nur supre en la reĝa kastelo:
Ankoraŭ bruo kaj luma helo.

En reĝa halo kun pompa soleno
Belsazer sidis ĉe reĝa festeno.

En longaj vicoj liaj vasaloj
Trinkadis vinon el brilaj pokaloj.

Pokaloj eksonis, la gastoj kriaĉis,
Jen kio al reĝo diboĉa ekplaĉis.

Purpure brilas de l' reĝ' la vizaĝo,
Pro vino lin kaptis petola kuraĝo.

Kaj blinda pasio pluen lin ŝiras,
Kaj li blasfemas, krimvortojn eldiras;

Kaj fanfaronas, blasfemas sovaĝe,
La sekvantaro konsentas kriaĉe.

Mansignas la reĝo, li ion deziras:
Paĝio alkuras kaj reen iras.

Surkape li portas vazaron el oro,
Rabitan el templa ― Jehova ― trezoro.

La reĝo kaptas kun krima inklino
Pokalon sanktan plenan je vino;

Kaj trinkas ĝisfunde, avide, diboĉe,
Kun ŝaŭma buŝo li krias laŭtvoĉe:

„Jehovo! Mokegon al via trono,
Mi estas la reĝo de Babilono!“

Ellasis la lipoj la kriman blasfemon:
La reĝo sentas misteran korpremon.

Ekĉesis en tiu sama momento
La tranĉa rido, ekregis silento.

Kaj jen, kaj jen! sur blanka la muro
Aperis skribo en fajra purpuro.

Sur blanka la muro jen ekaperis
Literoj el fajro, jen malaperis.

La reĝo sidis okule-sensaĝa,
Genutremante kaj palvizaĝa.

La sekvantaron kaptis teruro,
Ĝi ne moviĝis, ekĉesis murmuro.

La magiistoj saĝaj alvenis,
La fajroskribon neniu komprenis.

En tiu sama nokt' la festanoj
La reĝon murdis (1) per siaj manoj.

Piednoto

(1) Murdi (A: murder, G: morden, F: tuer) = intence mortigi; neologismo enkondukita de P. Bennemann en „Gyges kaj lia ringo“. (Rim. de l' trad.)