Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi kuŝis ĉe la ŝipa rando Kaj rigardis kun reva okulo Malsupren en la brile-klaran akvon, Kaj rigardis pli kaj pli profunden, Ĝis kiam en la mara fundo, Komence kiel krepuskaj nebuloj, Poste grade pli kolorprecize, Montriĝis preĝejaj kupoloj kaj turoj, Kaj fine, sunklare, tuta urbo Antikva, nederlanda, Plena de homoj moviĝantaj. Viroj seriozaj en nigraj manteloj Kun blankaj kolruŝoj kaj ĉenoj honoraj, Kun longaj spadoj kaj longaj vizaĝoj Paŝas trans la foirejon homplenan Al la urba domo peronumita; Kie ŝtonaj statuoj imperiestraj Garde staras kun sceptro kaj glavo. Ne malproksime, antaŭ longaj domvicoj Kun vitroj spegule-brilaj Kaj piramide tonditaj tilioj, Promenas silksusurantaj junulinoj Kun graciaj korsaĵoj, la florvizaĝoj Carme kronitaj per nigraj ĉapetoj Kaj ŝveleliĝantaj oraj bukloj; ― Multkoloruloj en hispana kostumo Preterparadas klinante la kapon; ― Multjaraj virinoj En brunaj, malmodernaj vestoj, Kantlibron kaj rozarion en la mano Rapidas malgrandpaŝe Al la granda katedralo, ― Vokite de la sonoriloj Kaj de la muĝa sono orgena. Min mem tuŝas la mistera tremo De la malproksima sono; ― Senfina sopiro, profunda melankolio Eniĝas mian koron, Mian koron apenaŭ saniĝintan; Ŝajnas al mi, ke ĝiaj vundoj Malfermiĝas pro karlipaj kisoj Kaj denove sangadas: Varmegaj, ruĝaj gutoj, Kiuj falas malrapide Sur domon malnovan, jen malsupre En la profunda, mara urbo, ― Sur domon malnovan, altfrontonitan, Melankolie malplenan je homoj: Kie, sola, ĉe malsupra fenestro Sidas junulino, Apoganta la kapon per unu brako, Kiel malfeliĉa, infano forgesita; ― Kaj mi vin konas, Malfeliĉa, infano forgesita! Do, tiom profunde en la maro Vi kaŝis vin de mi Pro kaprico infana, ― Kaj jam ne povis suprenveni, Kaj sidis fremda inter fremdaj homoj Dum jarcentoj; Dume mi, kun animo plena de ĉagreno, Vin serĉis en la tuta mondo, Kaj vin serĉadis, Vi ĉiam amata, Vi longe perdita, Vi fine trovita! Mi trovis vin kaj vidas denove Vian dolĉan vizaĝon, La saĝajn, fidelajn okulojn, La ĉarman rideton: Kaj neniam plu mi vin lasos, Kaj venas al vi malsupren, ... Kaj kun brakoj etenditaj Mi min ĵetas malsupren al via koro! ... Sed ĝustatempe ankoraŭ La ŝipestro kaptis mian piedon Kaj tiris min de l' ŝipa rando, Kriante kun rido kolera: „Doktoro, ĉu vi perdis la saĝon?“ |
Alia traduko, de Kálmán KALOCSAY