Enkomputiligis Don HARLOW

Kie?

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 46


Kie, laca pilgrimanto,
Fine ripozados mi?
Ĉu sub palm' en suda lando,
Aŭ ĉe Rejno sub tili'?

Ĉu per sablo mi kovrita
Kuŝos apud ocean',
Aŭ, malzorge enigita,
En dezert' ― per fremda man'?

Kie ajn! Min ĉirkaŭ~renos
Ĉie la ĉiel' de Di',
Kun funebra lum' sin tenos
Nokte steloj super mi.