Enkomputiligis Don HARLOW

Krepuskiĝas la vespero

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 25


Krepuskiĝas la vespero
Super arboj, verdaj kampoj;
Sur ĉiel' arĝenta luno
Lumas dolĉe tra la sfero.

Ĉe l' rivero zumas grilo,
Kaj la akvo ekmoviĝas;
Aŭdas la migranto plaŭdon
Kaj spiradon en trankvilo.

Jen, ĉe la rivero, sola,
Banas sin la belelfino;
Brak' kaj nuko, blankaj, ĉarmaj,
Brilas en la lumo mola.