Enkomputiligis Don HARLOW

Min malofte vi komprenis

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 41


Min malofte vi komprenis,
Ankaŭ vin malofte mi;
Nur pri malpuraĵoj regis
Ĉiam plena harmoni'.