Enkomputiligis
Don HARLOW
Milde pasas tra la kor'
de Heinrich HEINE
elgermanigis Friedrich PILLATH
Aperis en
Elektitaj Poemoj
, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 14
Milde pasas tra la kor'
Dolĉa harmonio;
En printempon sonu for
Eta melodio.
Al floranta idili'
Flugu vi sonore;
Se renkontos rozon vi,
Ĝin salutu kore!