Enkomputiligis Don HARLOW |
Alte en la ĉielo estis la suno Ĉirkaŭondata de blankaj nuboj; La maro ripozis, Kaj mi kuŝis sur la ferdeko Revante, ― kaj duone maldormante, Duone dormetante mi ekvidis Kriston, La Savinton de l' mondo. En ondanta, blanka vesto Li migras ― grandegulo ― Translanden kaj transmaren. Superstaris Lia kapo la ĉielon, La manojn Li etendas benante Translanden kaj transmaren. Kaj kiel koron en la brusto Li havis la sunon; La ruĝan, flamantan sunon; Kaj la ruĝa, flamanta sunkoro Verŝis siajn favoro-radiojn Kaj sian dolĉan, kompatan lumon, Helige kaj varmige, Translanden kaj transmaren. Sonorilaj sonoj pasis solene Tien kaj reen, tiris kvazaŭ cignoj Per rozaj rubandoj la glitantan ŝipon Kaj lude ĝin tiris al la verda bordo, Kie homoj loĝas en altatura Superstaranta urbo. Ho paca miraklo! Kiel kvieta la urbo! ― Ripozis la bruo De la laŭtaj, mucidaj metioj, Kaj tra la puraj, resonantaj stratoj Migradis homoj, blanke vestitaj, Portantaj palmajn branĉojn; Kaj kie du renkontiĝis, Ili interŝanĝis rigardojn, komprenajn, Kaj tremante pro amo kaj dolĉa rezigno Ili kisis siajn fruntojn reciproke Kaj levis la okulojn Al la suna koro de l' Savinto, Kiu ĝoje kaj pace radiigis de supre Sian ruĝan sangon; Kaj trifoje feliĉaj ili diris: Laŭdata estu Jesuo Kristo! |